viernes, 20 de diciembre de 2013

Demandado: Uno de mis poemas traducidos al Esperanto.

Ŝi estis normala virino,
Ĝis kiam la statistiko forprenis ŝian nomon,
Ĝis kiam ŝi frapis sur misan pordon,
Trinkis el senetikeda glaso,
Piediris la subiran straton,
Travivis l’ o nepriskribeblan
Pri kio ĉiam oni kulpas
Kaj pri kio nur kelkfoje aliuloj kulpas.

Ŝi estis tiu perfekte nekonita
Sama ol ĉiu ajn, malgranda kaj ronda
Kun l’ okuloj ploremaj, la kurboj fekundaj,
Sed ŝia rideto ŝprucis malsana kiel grimaco
Sed la manoj leviĝis kaj male la ŝvito frunta
La paroloj ŝin markadis kaj la tago ŝin kunpremis
En ŝia mutigita memoro, en ŝia senbrida vojaĝo
Rekvizi la detalojn, la horon, la tablon, la sufokon,
L’ odoron, la guston, la teksturon, la kunpremitajn lipojn,
La potencaj manojn, la penetrantajn vortojn.

Ŝi estis la perfekta viktimo, sidanta kun la kruroj kunigitaj
Sub la rigardo kaj la malpropra demando ŝin nudiganta
Kaj ree, al ciklo eligi kaj enigi, bati, mordi.

Ŝi alvenis sola kaj siaj memoraĵoj sangadis
La horoj ne pasadis.
La demandoj sinsekvaj
Unu post unu demandis la samon.

Ili serĉis detalojn de l’ objekto sensenca,
La respondo estis sen-respondo,
Ŝi estis ajna, ŝi estis virino,
En strato senrespekta,
En festo sen takto, en balo sen kisoj,
Estis ŝi, kies vico alvenis tiutage,
Ĉe tiu salono, kien iris ĉiuj kun varma frunto
Kun sangintaj kruroj, kun digno ofendita.

Estis ŝi, la ĉagrenema, la urĝema, la kriema,
La plej baza el la negitaj,
Rajtoj por defendi la defenditojn
Rajto por subpremi la subpremitojn.

No hay comentarios:

Publicar un comentario